RSS
SmodCMS

El historio de kortego en Patrykozy

Palaco en Patrykozy

El historio de kortego en Patrykozy

Anatemo neefika!

Dum senluna nokto, kiam oni aŭdos teruran hurlon, pli bone troviĝi malplej proksime de la kortego de generalo Szydowski en Patrykozy – avertas legendo.

Ankoraǔ pli malbone trafi sur sia vojo ĉifane vestitan figuron, sed je Dio ne permesu esti tuŝita per ĝi. Tio estas spirito de saĝa herbistino, kiun majluna heredanto ordonis enkarcerigi kaj malsatmortigi.
Pro tio, ke ŝi ekkuraĝis sorĉi lin! Kiam vi hazarde renkontos ŝin kaj kiam ŝi ekkaptos vian veston per ostozaj fingroj sciu, ke antaǔ fino de monato vi perdos vian vivon.

Legendoj kaj historio

Multaj legendoj dum jaroj cirkulis inter loka loĝantaro. Hodiaŭ ĝuste ili kolorigas jam sufiĉe buntan historion de kortego en Patrykozy, kiu nuntempe reakiras sian pasintan pompon dank’ al renovigo de novaj gemastroj. Kvankam antaǔ tiel nelonge kiam falruliĝis majesta turo de la palaco ŝajnis ke sorĉado de maljuna herbistino pleniĝis. Unuaj orginaj mencioj pri ĉi tiu ĉirakŭaĵo devenas el jaroj 1474-79, kaj laǔ juĝaj dokumentoj de biena kancelario en Drohiczyn la bienulo Stanislao Patrykoski tiam estis posedanto de Patrykozy. En 1580 j. la bieno – Patrykozy simile kiel tereno en We, Rozbity Kamie, Krynica, Ruda kaj Kowiesy apartenis al juĝa skabeno de Drohiczyn – Marteno W. Sekvontaj reprezentantoj de ĉi tiu familio estis posedantoj de Patrykozy ĝis la fino de XVIII jarcento. En turnopunkto de XVIII kaj XIX jarcentoj loka arbaestro estis Felikso W, kiu poste translokiĝis al kortego en Jeruzale Reczki.
En XX jarcento la bieno fariĝis proprieto de Szydowski-familio.

Estis preskaǔ fabela palaco

Ekposedis ĝin Teodoro Szydowski, la filo de Adamo – starosto de komunumo en Mielno, armea ekssoldato de Varsovia Princlando, posta oficiro kaj fine generalo en pola militistaro dum Kongresa Pola Reĝlando. Rezignante pri politika kaj milita agado Szydowski ekloĝis en Patrykozy por daŭra restado, kie en jaroj 1832-43 li kontruis palacon laŭ projekto de Francisko Jaszczot. En „Ilustrita Semajna Gazeto” el 1866 j. oni skribadis pri efikoj de lia agadoj kun aǔtenta admiro: „Li konstruis luksan palacon laǔ akutarka stilo, ĉe ĝi grandkoste li fondis parkon laǔ angla maniero, zoon kaj li konstruis
en tuta vilaĝo tre belajn masonitajn dometojn por viliĝanoj, sed ĉiu el ili estis en malegala gusto,
eĉ diversigitaj per mastrumaj konstruaĵoj, fruktejoj kaj ĉirkaǔbaroj.
Ĉie estas videbla volo de distingo per orginalo kaj fantazio. Kokejoj, lignodrakejoj, gotika palaco kun turo kaj pontoj, palisaroj, pontetoj – ĉiu en diversaj stilo kaj gusto, ofte detale ekstravagancaj, tamen tuto pro varieco kaj reala gusto estas tre ĉarma.”

Ankaŭ Marian Pietrzak en libro “Kortegoj, farmoj, palacoj de okcidenta Podlahio” aldonas ankoraŭ pli multe da informaĵoj. “La konstruaĵo de palaco havas 36 ĉambrojn. Sur teretaĝo 13, sur etaĝo 10 plus ŝtuparejo, sur mansardo – 3 negrandaj ĉambroj, en kelo 10 kaj karcero. Sur teretaĝo kaj unua etaĝo ĉiuj lokoj estas eksterordinare alta je 5 metrojn. Muroj intere estis varmigaj per plato el korkarbo. En supra parto stukaj ornamoj. Ankoraǔ pli belajn dekoraciojn havis plafonoj. Plankoj estis larikaj kaj kverkaj. Fornoj el grandaj brunaj kaj verdaj, desegnoplenaj kaheloj. Sur pintoj de fornoj estis porcelanaj kronoj. Pordoj kaj fenestroj havis deversajn skulptaĵojn, feraĵoj estis bronzaj kaj laturaj. Sur teretaĝo de sudokcidenta flanko estis kapelo. Ĝi havis multajn skulptaĵojn kaj ornamojn,kaj ĝia fenestro sur tuta ekstera mureto konsistis el kelkdek vitroj. Al norda muro de palaco adheris masonita, kvadrata turo,
20 metrojn alta, kvaretaĝa.
En ĉiu etaĝo sagoforma fenestro. Supren kondukis ligna, limaka ŝtuparo. Finigon formis fera balustrado. Sub tuta konstruaĵo estis keloj. Ili memorigis malaltan teretaĝon.
Vojo al palaco de norda flanko preterpasis longfaŝojn – 6 metrojn vasta.

Sekvontaj bienuloj

Post morto de Teodoro Szydowski en 1863 j. specoplenan bienon konsistantan el farmoj en Patrykozy, Ruda, Krynica i Szydowin heredis nevo de generalo Antono Lubicz Szydowski. Rego de nova posedanto daǔris apenaǔ 10 jarojn. Ŝulditan bienon de Szydowski reaĉetis Rajmondo Skaryski en 1871 j. pro 150 mil da rubloj kaj tuj li vendis ĝin al Leono Kozowski por sumo 231 mil da rubloj. Ĉi tiu siavice en 1884 j. revendis Patrykozy kaj Krynica al Francisko kaj Aleksandra Komorowski-familio. En la komenco de XX jarcento ege malgrandiga bieno apartenis al familio de Cichocki – Hipolito kaj lia filo Stanislao, kiuj en dudekaj jaroj kaŭze de ŝuldoj estis devigitaj disparceli bienon, kiu iom post iom estis disaĉetita pere de najbaraj kamparanoj. En 1927 j. pli garndan parton de grundoj aĉetis Rytel- familio kaj en jaroj 1939-44 la bieno en Patrykozy kaj Ruda estis administrada per ili. En 1936 j. palacon kaj apudajn grundojn ekposedis parokestro el Kouchówka, pastro Ladislao Solnicki, post lia morto la bieno apartenis al liaj fratoj. Post liberigo la konstruaĵon okupigis por sidejo de Komunuma Nacia Konsilantaro (1955-60). Rezulte de detruo kaj pro manko de iu ajn renovigojn la palaco tute ruiniĝis. Provoj de savo de unika antikvaĵo oni entreprenadis en okdekaj jaroj laŭ iniciato de Vaclavo Kruszewski. En 1993 j. aĉetis ĝin unuaj privataj bienuloj, bedaǔrinde nenio ŝanĝiĝis. Nur sekvontaj posedantoj komencis tiel bezonajn remontojn. Objekto finfine revenis al iama brileco.

 

Tradukis: Agnieszka Baczkura

Wersja do druku Generuj PDF