RSS
SmodCMS

Mallonga historio de Siedlce

    Mallonga historio de Siedlce

Siedlce estas urbo de abunda kaj interesa pasinteco, kies komenco datumas eĉ de mezepoko. Unuaj mencioj devenas el 1448 j. kaj rilatas al imposto, tiel nomata „dekonaĵo”, pagita al parokestro de uków. En 1532 j. tiama posedanto Gniewosz Siedlecki akiris aprobon de kleraj instancoj por kreo parokon. Tamen la vera historio komenciĝas 15 jaroj poste, kiam en 1547 j. surbaze de lokiga dokumento, eldonita per pola reĝo Sigismundo „Maljuna” la Unua, oni donis al vilaĝo Siedlce la urbajn rajtojn. De ĉi tiu momento la negranda urbeto pligraviĝis kaj povis pli rapide disvolviĝi.

La plej granda ekonomia, investa kaj kultura “disfloro” okazis dum XVIII jarcento, pere de novaj posedantoj de la bieno – Czartoryski familio. Laŭ ilia iniciato oni kreigis konstruaĵojn, kiuj nun havas historian valoron. De 1775 j. evoluon de urbo daǔrigis heredantino – dukino Aleksandra Ogiska el Czartoryski familio. Tempoj de ŝia administrado estas nomata “ora periodo” en historio de la urbo, ŝi famigis kortegon de Siedlce en tuta Pollando. La dukino famis de filantropio, ĉar ŝi ne havis proprajn infanojn ŝi fariĝis la patrino de orfoj, malriĉuloj kaj bezonuloj. Post morto de posedantino en 1798 j., la urbon ne havante heredanton denove transprenis la familio de Czartoryski, kaj poste – aŭstriaj okupintoj.

La XIX jarcento estis la tempo de malfeliĉoj kaj naciaj tragedioj, kiuj ne evitis la malgrandan urbeton troviĝanta sur limzono de Mazivio kaj Podlahio. En la urbo havinte preskaǔ 3 mil da loĝantoj okazis multaj sangaj eventoj, inter alie: arestado kaj pendumo de Pantaleon Potocki, Ladislao Rawicz kaj aliajn ĉeestantojn de januara ribelo; malliberigo pastron Stanislao Brzóska, Aleksandro Gowacki (Bolesaw Prus). Tamen tio estis ankaǔ la periodo de bazaj ŝanĝoj pri ekonomia signifo. Gravaj eventoj estis voja (1820 j.) kaj fervoja (1866 j.) kunligoj Varsovio-Siedlce-Moskvo, kiuj ĝis nun decidas pri atrakcia lokigo de la urbo.

Jaroj de la dua mondmilito lasis profundan postsignon en memoro de siedlcanoj. Getto, ekzekutoj, kaptado de homoj, transportadoj al ekstermaj tendaroj – tiaj estis metodoj de detruado multkulturan socion kaj ĝiajn individuojn. Aliflanke estis kutimaj homoj batalintaj kontraŭ okupinto. La plej grava patriotisma evento estis sokurado forpelitajn infanojn kaj oldulojn el distrikto de Zamo, kiuj malĝraŭ malsato kaj malvarmego travivis transporton per varvagono. La 3-an de februaro en 1943 j. okazis amasa entombigo de tiuj, kiuj mortis dum vojo al tendaro en Treblinka. Junie de 1944 j. germanoj retretante antaŭ sovetanoj, grave detruis la urbon (ĉ. en 50%), kiun oni rekonstruadis dum Pola Popola Respubliko.

En jaroj 1975-98 Siedlce estis vojevodia ĉefurbo. Nuntampe ĝi estas la distrikta urbo kun ĉirkaŭ
78 mil da loĝantoj. El pasinta industria centro, disvolvita dum okdek jaroj restis nemulte, al plej grandaj kompanioj apartenas Polimex–Mostostal A. S. kaj Drosed A. S. Dum lastaj jaroj atrakciecon de Siedlce rimarkis eksterlandaj investantoj (i. a. el Svislando, Francujo, Usono, Germanio) lokante ĉi tie siajn industriajn establojn. Tamen ekonomian potencon de la urbo formas privataj entreprenistoj, en nombro super 8 mil. Sekvonta potencialo de la urbo estas junularo - sume en lernejoj kaj altlernejoj lernas super 30 mil da gelernantoj kaj gestudentoj.
En la urbo agadas multaj organizacioj kaj asocioj pri kultura, landkona, sporta karakteroj, ktp., kaj ankaŭ radiostacio Katolika Radio de Podlahio. Siedlce estas la urbo kie historio interplektiĝas kun moderneco, tial valoras alveni kaj ekvidi tion.

 

       ANTIKVAĴOJ DE SIEDLCE

Palaco kun ĉirkaŭaĵo. Brikan palacon estis konstruita en 1730 j. laŭ ordono de Kazimiro Czartoryski, surloke de malnova, ligna biendomo. En jaroj 1779-81 Aleksandra Ogiska tute rekonstruis ĝin laŭ projekto de reĝa arkitekto Stanislao Zawadzki, donante al ĝi klasikisman tipon. Kaj ĉe palaco ŝi aranĝis kun granda impeto parkon nomatan „Aleksandria“ laŭ itala stilo. La dukino gastigis multajn eminentajn personecojn el politikia rondo, kiel reĝo Stanislao Aǔgusto Poniatowski (en 1783 j. kaj 1793 j.), Tadeo Kociuszko (dum insurekto en 1794 j.) kaj ankaǔ multajn artistojn, pentristojn, verkistojn (Juliano Ursyn Niemcewicz, Karpiski, Knianin) kaj aliajn. Pulsinta per vivo palaco silentiĝis kune kun morto de “La Sinjorino kun gastama kaj pola koro”. La bienon transprenis austriaj okupintoj, kaj poste rusaj. La palacon okupidas laŭvice Direkcio de Fervojo, Episkopa Kurio kaj dum la dua mondmilito – Wermacht. Post milito ĝis 2006-a jaro, ĝi estis oficeja sidejo. Hodiaŭ restaŭrinta estas proprieto de Naturscienca – Humanista Universitato.

Preĝejo de Sankta Stanislao Episkopo Martiro estas la plej malnova, masonita preĝejo en la urbo. Barokan templon elkonstruis en jaroj 1740-49 pere de tiamaj posedantoj Izabela kaj Kazimiro Czartoryski. En 1793 j. klasikisman fasadon, laŭ projekto de Stanislao Zawadzki, fondis Aleksandra Ogiska. Interne altiras atenton portretoj de kvar evangelistoj, XVIII-jarcenta bildoj de Simeono Czechowicz, kaj en ĉefa altaro mirakla bildo de Neĝa Dipatrino.

Urbodomo oni konstruis en jaroj 1766-72 laŭ ordo de Aleksandra Ogiska. Ĉi tiu objekto kun nerenkontita, akritektura bulo estis kreita laŭ projekto de Johano Sigismundo Deybl. Simbolo de Siedlce estas statuo de Atlaso, per loĝantaro nomata Jakvo, kiu kronas karakteristikan okflankan turon. Iam ĝi estis komerca kaj oficeja centro, hodiaŭ en ĝi troviĝas La Regiona Muzeo.

Kapelo de Sankta Kruco konstruita en 1791 j. laŭ projekto de Sigismundo Vogel apartenas al palacaj objektoj. Sole starinta, klasikisma konstruaĵo, ornamita per portikoj kun toskaniaj kolumnoj estas tombo de dukino Aleksandra Ogiska.

Konstruaĵo de Pola Poŝto – pasinta taverno, estis konstruita en jaroj 1827-28 laŭ klasikisma projekto de Antono Corazzi.

Katedralo de la Senmakula Koncipo de la Plej Sankta Virgulino Maria – preĝejon en neogotika stilo, laŭ projekto de gubernia arkitekto Sigismundo Zdaski, oni elkonstruis en jaroj 1905-12, dank’ al parokestro Jozefo Scipio del Campo. Templon ornamas vivkoloraj vitraloj, kaj precipe du turoj je imponaj formatoj (po 75 metroj ĉiu).

Krom supraj antikvaĵoj grandaj atrakcioj estas Dioceza Muzeo kaj Muzeo de Johano Paŭlo
la II-a. En la unua troviĝas plej granda en orienta Pollando kolekto de sakrala arto, kun ĝia plej altvalora trezoro, unika en nia lando – bildo de fama pentristo El Greco „Ekstazo de Sankta Francisko”. En la dua oni kolektis memoraĵojn kaj personajn aĵojn apartenitajn al pola papo. Ĉi tiu kolekto estas tria la plej granda en mondo kun 19 da relikvoj de benata Johano Paŭlo la II-a.

 

Tradukis: Agnieszka Baczkura

Wersja do druku Generuj PDF